Bonvenon en la Esperanto-Muzeo, kiu estiĝis kiel filio de la Urba muzeo kaj galerio en Svitavy dank al kunlaboro inter UMG, Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj la loka Klubo de geamikoj de Esperanto.
La muzeo estis solene inaŭgurita la 20-an de septembro 2008 en la teretaĝo de romantisma Domo de Ottendorfer kaj ĝian ekeston grave finance subtenis Muzeo pri kulturo de Ĉeĥa respubliko, La urbo Svitavy kaj la fondaĵo Esperantic Studies Foundation (Usono).
La ĉefaj celoj kaj aktivecoj de la muzeo estas multflanke kaj multmedie informi ĉeĥan kaj eksterlandan publikon pri Esperanto, pri ĝia historio kaj bezonateco kaj utiligeblecoj en la nuna mondo, okazigi portempajn temajn ekspoziciojn kaj kulturajn kaj klerigajn aranĝojn, prilabori kaj alirebligi Esperanto-bibliotekon kaj vendi Esperanto-librojn.
La nuntempa ekspozicio, kiun vi povas viziti ĝis fino de majo 2012, nomiĝas Spiritaj tradicioj de la mondo kaj Esperanto . Krom informpaneloj kaj librovitrinoj por vizitantoj disponeblas ankaŭ multmediaj dokumentoj en la muzea komputilo kaj sur la interaga tuŝekrano.
La urbo Svitavy situas fakte en centro de Ĉeĥio, en milda kaj turisme alloga regiono de Bohemia-moravia limlando, kiu estas de ĉiuj direktoj facile trafike atingebla. Ĝi estas i.a. naskiĝloko de Oskar Schindler, fama savinto de judoj dum la dua mondmilito, kun kies vivo vi povas konatiĝi en la urba muzeo. La urbo havas sendube multon interesan por proponi dum via restado. Pli detale vi povas informiĝi en la oficiala retpaĝaro, kiu funkcias ankaŭ esperantlingve. Vizitindas nepre ankaŭ pitoreska renesanca urbo Litomyšl, troviĝanta sur la UNESKO-listo, kaj aliaj vidindaĵoj.
Ni do elkore invitas vin veni por konvinkiĝi kaj malkovri ne nur la muzeon mem, sed ankaŭ la urbon kaj ĝian ĉarman ĉirkaŭaĵon kaj amikiĝi kun la lokaj esperantistoj!
Vian viziton sincere ĝojatendas Muzea grupo de ĈEA