La bibliotekan domon konstruigis en la jaro
1892 usona mecenato naskiĝinta en Svitavy (Zwittau) Valentin Oswald
Ottendorfer (1826–1900) por la plejparte germanlingva loĝantaro. Komence
ĝi havis 7400 germanlingvajn librojn, tiu kvanto kreskis ĝis pli ol 23 000
volumoj kaj siatempe estis konsiderata kiel la plej granda kaj la plej moderna
germanlingva publika biblioteko en Moravio. Dum la dua mondmilito kaj sekva
socialisma periodo bedaŭrinde la libroj estis grandparte disŝtelitaj. Restis
iom pli ol 6000 originaj libroj, kiuj nun troviĝas en la deponejo de la urba
muzeo en alia domo. La teretaĝa salono de la biblioteko estis en 1989–1992
amplekse rekonstruita kaj servis por kulturaj celoj de la urbo. Post malfermo de
la kulturcentro Fabrika ĝis ekestis malplena ĝis septembro 2008, kiam estis
tie instalita Esperanto-Muzeo. .
Parto de la muzeo estas kolekto de Esperantlingva literaturo, kunmetita el la origina ĈEA-biblioteko ĝis 2014 lokita en Vracov, el aĉetoj far ĈEA, donacoj de Esperanto-kluboj, aliaj institucioj aŭ unuopuloj kaj el libroj akiritaj per interŝanĝo kun eksterlandaj bibliotekoj. Printempe 2014 estis al Svitavy transportita ne ankaŭ Libroservo (stoko de vendeblaj libroj). La libroj de la origina ĈEA-biblioteko estas iom post iom nun envicigataj en la unuecan katalogon.
La biblioteko konsistas el jarkolektoj de multaj gazetoj kaj precipe el granda kvanto de libroj beletraj kaj ankaŭ nebeletraj (fakaj, religiaj, biografiaj, lernolibroj, vortaroj, turismaj propagandiloj, jarlibroj). La kolekto enhavas 19 000 katalogigitajn bibliotekajn unuojn (librojn kaj gazetjarkolektojn).
Prilaboron de la kolekto kaj pruntservojn prizorgas s-ino Marie Čumová el Esperanto-Klubo en Svitavy. La libroj kaj gazetoj estas konsulteblaj surloke, eventuale – post interkonsento kun la bibliotekistino – prunteblaj hejmen, se ne temas pri tro unikaj ekzempleroj. Unue sciigu nin (muzeabiblioteko@esperanto.cz), pri kiu libro vi interesiĝas, sekve la bibliotekisto respondos, ĉu la libro estas pruntebla hejmen aŭ konsultebla nur surloke kaj kiam vi povas veni. Laŭ interkonsento eblas trakti ankaŭ pri transsendo perpoŝta. Taŭga okazo por pruntepreno estas dum partopreno en diversaj aranĝoj okazantaj en la muzeo.
KATALOGO DE LIBROJ KAJ GAZETOJ de Biblioteko en Esperanto-Muzeo Svitavy kaj LISTOJ DE LIBRO KAJ GAZETOJ POR INTERŜANĜO, elŝuteblas en la formato Excel sube ĉi-paĝe.
Parto de la biblioteka kolekto estas prezentata en librovitrinoj de la muzea ekspozicio. La elekto estas ŝanĝata ĉiujare.
Krome interesiĝantoj povas trarigardi kaj laŭpete elŝuti dosierojn el la multmedia senkopirajta kolekto en komputilo troviĝanta en la muzea ejo. Pluan virtualan kolekton, havantan nuntempe pli ol 1500 multmediajn dosierojn, realigas la muzeo kaj biblioteko ekde januaro 2011 interrete en la socia retejo Ipernity (vidu ĉi-tie). Blogo kaj aŭdvidaj dokumentoj estas alireblaj publike, elektronikaj libroj kaj artikoloj elŝuteblas por membroj (post senpaga registriĝo ĉi-tie).
.
Ciferecaj aŭ ciferecigitaj gazetoj eldonataj aŭ eldonitaj sur la teritorio de Ĉeĥ(oslovak)io (kronologie)
![]() | gazetoj por intersxangxo - stato 17.4.2017.xls (145 kB) |
![]() | libroj-por-intersxangxo_15.10.2019.xls (315 kB) |
![]() | CEA-biblioteko_KATALOGO_15.10.2019.xls (7.68 MB) |