Biblioteko
Biblioteko

Inter la 8-a kaj la 10-a de septembro 2023 okazis en nia muzeo jam tradicia semajnfina renkontiĝo. Krom la inaŭguro de la nova ekspozicio „15 jaroj de la Muzeo“ kaj „90 jaroj de Esperanto en Svitavy“ kaj la partoprenantojn atendis bunta prelega kaj kultura programo.

legu pli... | 18. 12. 2023

Inter la 8-a kaj la 10-a de septembro 2023 okazos en Svitavy tradicia semajnfina renkontiĝo, kun inaŭguro de la nova ekspozicio „15 jaroj de la Esperanto-Muzeo“ kaj „90 jaroj de Esperanto en Svitavy“ kaj kun bunta akompana prelega kaj kultura programo. Vi estas kore invitataj! Kaj kio ĉio atendas vin?

legu pli... | 10. 07. 2023

Jen la titolo de aŭskultinda prelego de Petro Chrdle okazinta virtuale la 5-an de aprilo 2023 kadre de la programoj de la Esperantista Klubo en Brno. La temo estis dediĉita al la forpasdatreveno de d-ro Zamenhof (14.4.) kaj la naskiĝdatreveno de Komenio (28.3.). Nun ni volonte partumas kun vi la videoregistraĵon!

legu pli... | 14. 04. 2023

Oktobre 2009 okazis en la muzeo jarkonferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Tradicia renkontiĝo de ne nur ĉeĥaj esperantistoj estis dediĉita al labortaksado, planado, sed ankaŭ al instruado, kulturo kaj amuzo.

legu pli... | 10. 10. 2009

La unua ekspozicio, inaŭgurita la 20-an de septembro 2008, daŭris ĝis februaro 2009 kaj temis ĝenerale pri historio kaj nuntempo de Esperanto-movado, precipe sur teritorio de Ĉeĥio.

Fotografaĵoj el la ekspozicio estas videblaj ĉi tie

legu pli... | 21. 09. 2008

Sabate la 20-an de septembro 2008 estis inaŭgurita Esperanto-Muzeo en la historia konstruaĵo en Svitavy – en la Domo de Ottendorfer.
Fotografaĵoj el la solena inaŭguro estas videblaj ĉi tie
Fotografaĵoj el preparo de inaŭguro estas videblaj ĉi tie

legu pli... | 20. 09. 2008