Biblioteko
Biblioteko

Ĉefaj muzeaj okazaĵoj en somero kaj aŭtuno 2016

Per teksto, fotaĵoj kaj videoj ni volus resumi por vi interesaĵojn el niaj lastmonataj aktivecoj.

La plej gravan viziton ni bonvenigis la 20-an de julio 2016 – partoprenantojn de la oficiala Antaŭkongresa Ekskurso, kiun organizis ĈEA kune kun UEA kaj organiza helpo de la loka klubo, sub aŭspicio de Jana Pernicová, vicestrino de la Regiono Pardubice kaj kun subteno de la urbo Svitavy. Kvartagan aranĝon en la Bohemia-moravia landlimo antaŭ la UKo en Nitra partoprenis kongresanoj el 4 kontinencoj (Ĉeĥio, Germanio, Hispanio, Francio, Brazilo, Usono, Japanio, Suda Koreio kaj Aŭstralio).

Post solena akcepto en la urbodomo kaj urbotrarigardo, krom nia nun ekspozicio Kun Esperanto ĉirkaŭ la mondo la gastoj povis spekti freŝe pretigitan Powerpoint-prezenton (kiun ni baldaŭ disponigos ankau por vi en nia retejo!) kaj ĝui bongustaĵojn pretigitajn de la lokaj klubaninoj. Samtage koincide venis ankaŭ 16membra grupo el Ĉinio, kiu sub gvido de la redaktoro de Verda Stacio Pavol Kaščák plu vojaĝis al Nitra trans Nový Jičín (kiel ili inaŭguris fotoekspozicion pri Ĉinio, ligitan kun la filmofestivalo „Teo kaj amo“).

antaŭe partoprenantino el Aŭstralio kaj Ĉinio, malantaŭ ili gastoj el Brazilo

La aranĝon partoprenis ankaŭ redaktorino de la regiona radio, kiu registris intervjuon kun Zhing Pang (Ĝoja), redaktorino de Ĉina Radio Internacia kaj kun la aŭtorino de la muzea ekspozio Pavla Dvořáková. La partoprenantoj sekve vizitis ankaŭ la Urban Muzeon kaj Galerion, kie gvidis ilin mem la direktorino Blanka Čuhelová, kiu subtenas niajn aktivecojn.


Fotoelekton el la tuta aranĝo vi povas vidi en nia albumo Antaŭkongresa Ekskurso.


Al nia muzea paĝo en Ipernity krom fotaĵoj ni alŝutis ankaŭ videoresumojn el prezentiĝoj de la lokaj amatoraj artensembloj:

Knabina kantoTRIO el Svitavy (resumo el unŭora koncerto entenas tri kantojn en Esperanto)

Dancoj el la tuta mondo en la prezento de la ensembloj Sefa kaj Srdíčko

  • membrinoj de la Asocio de handikapitoj pro civilizaj malsanoj (hispanaj, orientaj kaj kantri dancoj)

Koncerto de la miksita koruso Vlastimil el Litomyšli (entenas plurajn kantojn, komence ankaŭ bele prezentitan 1-an strofon de la himno „La Espero“


Post fino de tiu ĉi aranĝo prezidantino de nia Muzea kaj ekspozicia grupo kaj vicprezidantino de ĈEA Libuše Dvořáková forveturis al UKo en Nitra, kie ŝi pretigis ekspoziciaĵojn por la ekspozicio „Slovakio kaj Esperanto sur bildkartoj kaj poŝtmarkoj“, okazinta en la Teatro Andrej Bagár. Estis tie prezentitaj elektoj de la kompletaj ekspozicioj, kiujn donacis al nia muzeo ĈEA-membroj Alois Jakubec el Hranice kaj Václav Kaprál el Plzeň, kaj privata kolekto de Pavel kaj Libuše Dvořák „Stampoj el Universalaj Kongresoj de Esperanto“.

Pli da fotaĵoj el tiu ĉi ekspozicio vi povas trarigardi en nia fotoalbumo Ekspozicio en la UKo en Nitra.

La kongreson partoprenis pluraj membroj de la loka klubo de Svitavy kaj de la Muzea kaj ekspozicio de ĈEA. Ni utiligis eksterordinaran okazon prezenti nian muzeon kaj la urbon kaj la regionon kadre de la Movada Foiro. Premiere ni tie ofertis novan koloran prospekton pri la rondpromeno tra la memorindaĵoj de Svitavy, kiun en traduko de M.Malovec eldonis proprakoste la urbo. Dum la koongreso estrino de nia muzeo Libuše Dvořáková povis plu ligi kaj iniciatitajn kontaktojn kun reprezentantoj de la plej granda Esperanto-Muzeo en la mondo, kiu havas sidejon en la Universitato en Zaozhuang en Ĉinio.

***

Etam gustumon de la programo kaj etoso de la UKo ni pretigis en la ipernitia fotoalbumo Univerasala Kongreso en Nitra.

Plua ekzemplo de nia kunlaboro estis tutmonda premiero de la adapto de la satira komedio de fratoj Čapek „El la vivo de insektoj“, kiun en Esperanto surscenigis studenta teatroensemblo DOMA el Svitavy (jam realiginta e 2012 la dramon „R.U.R:“) kaj kunua publike prezentis ĝin ĝuste en Nitra. La originan tradukon de Josef Vondroušek adaptis al la scenaro membro de nia muzea grupo Miroslav Malovec.

***

Se vi ne vidis ĝin dum la UKo, jen almenaŭ dekminuta videospecimeno de la teatraĵo.


En aŭgusto ni bonvenigis eksterlandajn gastojn el pluraj landoj, ekzemple el Germanio, Francio kaj Japanio. Aparte rara vizito estis el Luksemburgio – venis s-nino Claude NOURMONT, longjara eksvicprezidantino de UEA kaj komisiito pri kulturo, kaj ŝia edzo Brian MOON, nuntempa vicprezidanto de Akademio de Esperanto.


Grandan eksterlandan grupon ni bonvenigis la 14-an de septembro. Ĉi-foje temis pri la tuta buso de esperantistoj el pluraj landoj, kiuj tiutempe partoprenis la aranĝon Internacia Esperanto-Feriado, kiun ĉiujare organizas partnera organizo de ĈEA Silezia Esperanto-Asocio, ĉi-jare en la banloko Duszniki Zdrój apud la ĉeĥa landlimo. La gastoj vizitis ankaŭ la urbon Litomyšl kaj trarigardis la vidindaĵojn de Svitavy kaj en nia muzeo ankaŭ realigis komunan kantprogramon. La aranĝo tre sukcesis kaj jam estas planata plua por la sekvonta jaro.


Plenŝtopita nia muzeo estis la 22-an de septembro, simbole la lasta tago de la somero, kiam ĉe ni sprite kaj saĝe prelegis pri la interhomaj rilatoj en Ĉeĥio d-ro Max Kašparů – en Ĉeĥio konata kaj populara psikiatro kaj publicisto, aŭtoro de pli ol 20 libroj, aperanta ofte en radio kaj televido. Bonŝance li estas ankaŭ fervora esperantisto kaj gvidanto de la Esperanto-klubo en Pelhřimov, kiu ĝuste ĉi-jare kunorganizis la ĈEA-Kongreson.plej grandan nombron de vizitantoj ni havis dum la


En aŭtuno ni komencis precipe aktivecojn por altigi profesiecan nivelon de nia biblioteka kaj muzea laboro. Ni havigis al ni fakan literaturon kaj komencis viziti specialajn kursojn (pri novaj trendoj en biblioteksciencoj, pri ciferecigado en bibliotekoj kaj pri la muzea pedagogio). Prilaboratas specialaj bibliografioj kun retligiloj al plenaj tekstoj de la interesaj dokumentoj. En sekvaj monatoj vi jam povos konatiĝi kun la unuaj rezultoj! Samtempe ni laboras pri modernigo de nia retejo, kiu estos en la redakta sistemo WordPress kaj uzebla ankaŭ en inteligentaj telefonoj kaj tabledoj.

Ni ankaŭ aktualigis nian Katalogon por interŝanĝo de libroj – vi povas elŝuti ĝin en la paĝo Biblioteko sube Ni bonvenigos novajn partnerojn!


En oktobro en nia muzea ejo denove komenciĝis En septembro jam komenciĝis ankaŭ nia regula vojaĝprelega por la publiko (en la ĉeĥa lingvo), kiu estas organizata de la loka Asocio Brontosaurus. Temas pri efika maniero, kiel samtempe nerektekonatigi interesiĝantojn pri vojaĝado kaj aliaj kulturoj kun Esperanto. Serio estis inaŭgurita per rakontado kaj projekciado nomita „4 000 km en infero – tri monatojn surbicikle tra la sudorienta Azio“.

En novembro kadre de la konferenco **KAEST en Modra (Slovakio) ni povis oficiale prezenti nian muzeon al la internacia faka publiko – la programeron „Aktualaĵoj el Esperanto-Muzeo Svitavy, precipe koncerne uzon de la modernaj teknologioj“, pretigitan de Pavla Dvořáková, prezentis al la aŭskultantoj Petr Chrdle kaj Miroslav Malovec. Post fino de teknikaj problemetoj ni ankaŭ baldaŭ disponigos al vi la prelegon en la sonigita formo.


La ĉefa decembra aranĝo ĉe ni estas jam la 9a „Marcipana Kristnasko“, krea ateliero kun ĉiujare vizitas eĉ milo (!) da lokaj infanoj kun iliaj gepatroj. La instruadon gvidas geedzoj Vyšinka el Vracov, esperantistoj, kiuj posedas sukeraĵejon, kiu havas ankaŭ sian retejon el Esperanto plenan de ĉarmaj marcipanaj bildetoj.


Ne forgesu, ke nia muzeo malfermitas tutjare! La nunan ekspozicion Kun Esperanto ĉirkaŭ la mondo (aŭ Alternativaj manieroj de ekkonado de fremdaj landoj kaj kulturoj vi havas la okazon viziti ĝis duono de majo 2017. La nova ekspozicio planatas por fino de majo aŭ komenco de junio – la temo estas ankoraŭ sekreto ☺, sed baldaŭ estos anoncita.

Ĉiukaze se vi havas intereson renkontiĝi kun lokaj esperantistoj, anonciĝu antaŭe, ĉar en nia volontula muzeo ne estas daŭra deĵoranto (la biletoj aĉeteblas en la apuda Urba Muzeo aŭ en la teejo). Ni povas oferti al vi ankaŭ favorprezan kvalitan tranokton najbare de la muzeo kaj helpon dum organizado de via malkovrado de la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo.

Jen estas nia Kontaktadreso kaj pluaj informoj! Ni antaŭĝojas vian viziton ☺!

Pavla Dvořáková


  • publikita 3. 12. 2016
  • 933 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi