Biblioteko
Biblioteko

Festu kun ni dekjariĝon de la Esperanto-Muzeo en Svitavy!

Inter la 14-a kaj la 16-a de septembro 2018 okazos jubilea aranĝo kun riĉa programo.

Vidu, kio ĉio atendas vin!

Vi estas elkore bonvenaj!


KADRA PROGRAMO

Vendrede:

19:00–22:00 Inaŭguro de la nova ekspozicio dediĉita al 10 jaroj de la muzeo kaj 100 jaroj de la Ĉeĥoslovaka respubliko (resp. Esperanto en Ĉeĥoslovakio en 1918–1968), kun akompana programo kaj refreŝiĝo

Sabate:

9:00–11:45 Solena programo omaĝe al dekjariĝo de la Esperanto-Muzeo en la Ottendorfer-salonego

post tagmanĝo duontaga busekskurso al Moravská Třebová (vizito de la Urba Muzeo kaj de la renesanca kastelo)

18:00–19:30 Koncerto de la muzikgrupo SENPROBLEME (NOPROBLEM Kostelec na Hané, kantanta ĉeĥe kaj Esperante repertuaron de Spirituál kvintet)

20:00 vespermanĝo kaj amuziĝo

Dimanĉe:

9:00–11:30 Urbovizito kaj promeno

Dimanĉe 8:30–12:30 okazos INTERNACIA MUZEA SEMINARIO

kun du temoj:

  • Rezultoj de memstara esploro pri historio de Esperanto-movado en 1918–1968

(precipe, sed ne nur) en Ĉeĥoslovakio

  • Utiligo de modernaj teknologioj kaj rezultoj de ciferecigado en la muzea kaj biblioteka laboro

Ĉi-tie elŝuteblas

DETALA PROGRAMO KAJ INFORMOJ PRI TRANOKTO, MANĜOJ KAJ KOTIZOJ


KONTAKTO:

Esperanto-Muzeo, nám. Míru 81/1, CZ-568 02 Svitavy

cea @ esperanto.cz

tel. +420 774 928 974 (prezidantino Libuše Hýblová)

kontakto pri la ekspozicio kaj la muzea seminario:

pavla.dvorakova @ esperanto.cz

Kompleta aliĝilo kaj pagoinformoj aperos ĉi-paĝe KOMENCE DE JULIO.

Limdato por aliĝoj kaj mendo de servoj estas 31.8.2018, poste sengarantie!

Ni ĝojatendas vian abundan partoprenon!

  • padv-

  • publikita 18. 6. 2018
  • 671 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi