Biblioteko
Biblioteko

Kiu estis Francisko Valdomiro Lorenz?

Lige al la nova tutjara muzea ekspozicio „125 jaroj de Esperanto“ ni konatiĝu kun la eksterordinara vivhistorio de Francisko Valdomiro Lorenc, nestoro de Esperanto-movado en Ĉeĥio – viro, kies dua hejmlando fariĝis Brazilo, homo nekredeble (ne nur) lingve talentita kaj fekunda verkisto pri nekutimaj temoj …

Francisko Valdomiro LORENZ (ĉeĥe: František Vladimír LORENC) naskiĝis la 24-an de decembro 1872 en Zbyslav, Ĉeĥio kaj forpasis la 24-an de majo 1957 en Porto-Alegro, Brazilo. Li estis filo de dungita muelisto František Lorenc kaj Tereza, naskita Viktová, li havis kvar gefratojn.

Kiam li estis 15-jaraĝa, en Kolín li lernis Volapukon, kaj du jarojn post tio, Esperanton. En 1889 li gvidis entute la unuan Esperanto-kurson en Bohemio kaj Moravio en la praga gastejo „U pštrosů“ („Ĉe strutoj“ – en la strato Pštrossova 189/16).

En 1890, kiel 18jarulo li eldonis en Pardubice proprakoste la unuan lernolibron de Esperanto por ĉeĥoj (nurajn tri jarojn post apero de la Unua Libro de Zamenhof). Ĝia kompleta teksto estas interrete legebla ĈI-TIE.

Ankoraŭ en 1890 li proponis al L.L. Zamenhof konsili ke la presejoj kiuj ne havas superliterajn signetojn metu apostrofon returnitan post la literon. Tiu aperis en „La Esperantisto“ (1890, p. 54–55). Zamenhof akceptis la eblecon, se oni metu en la komenco de la verko indikon pri tio.

Tiam en Prago Esperanto havis karakteron soci-revolucian, kun firma celdirekto al internacia paco. Tio ne taŭgis al la tiama Aŭstria monarĥio, regata de imperiismo. Tial en 1893, pro politikaj kialoj, venis Francisko en Brazilon kun falsa pasporto. Alvenis Rio-de-Ĵanejron, tiaman ĉefurbon. Tie li sciiĝis ke ne povos daŭrigi vojaĝon ĝis la ŝtato Suda Rio-Grando, ĉar tie komenciĝis revolto kontraŭ la Prezidento Floriano Peixoto. Tiel li dungiĝis en l' orminejoj de Mariana kaj Morro Velho en ŝtato Minas Gerais. Fine li sukcesis atingi en januaro 1894 la urbon Porto-Alegron. Tiam li estis elektita por labori en la fako de enmigrado de Sekretario por Internlando pro ordono de Júlio de Castilhos, tiam subŝtatestro en legenda intervuo kiu daŭris tutan tagon kaj li estis publike ekzamenita en pli ol 10 lingvoj. Samtempe, li sukcesis havigi kroman dungon ĉe la industriisto Otto Schoenwald. Finfine en 1894 li alloĝiĝis terkulturan kolonion San-Felicianon kaj ricevis, kiel liber-homo, pecon de tero de registraro. Li kultivis sian terpecon kaj starigis privatan lernejon en la vilaĝo, en herba kabano. En 1903 li estis nomumita de sekretario por internlandaj aferoj por regi provizore la naŭan lernejon por maskla sekso de Kolonio San-Feliciano. De 1909 ĝis 1943 estis instruisto en vilaĝo. En la fino de januaro 1950 li transloĝiĝis al Porto Alegro. Daŭre partoprenis la Esperanto-movadon. Aprobis la idistajn reformojn, sed poste deklaris sin fidela al Esperanto (Bohema Esperantisto, 1910, V. p: 39.), sed 1915 redaktis kun Francisco Schaden, Brazilia, “revuo redaktata en la lingvo internacia ido ed en portugala, oficiala organo di la Braziliana federuro por la línguo internaciona”, kune kun: “omno koncernanta la revuo devas sendesar a sro. Fr. Schaden”.

En 1930 aliĝis al Nov-Esperanto, rezigninte pri sia propra projekto „Mundial“. Fine, revenis al Esperanto kaj restis fidela al ĝi.

Francisko Valdomiro Lorenz estis poligloto, li scipovis pli ol 80 lingvojn kaj entute li estas aŭtoro de cento da verkoj, el kiuj 56 prese aperis; inter ili estas studoj pri jogo kaj gramatikoj de diversaj indianaj lingvoj.

Lia plej grava verko estis traduko de Bhagavad-Gita el sanskrito; Diverskolora Bukedeto estas poemtradukoj el 80 lingvoj. Sub la titolo Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo estis eldonitaj poemojo mediume verkitaj. I.a. li estas ankaŭ aŭtoro de lernolibro de Esperanto por portugaloj, por kiuj li ankaŭ ellaboris stenografion. En manuskripto ankoraŭ restis Antologio de brazilaj poetoj.

La spiritistoj kredas, ke li estis mediumo kaj transendis multajn esperantajn mesaĝojn de spiritoj en kaj pri Esperanto.

Astrologo, li redaktis dum multaj jaroj la „Almanaque do Pensamento“, astrologian almanakon, kiu ekzistas ĝis nun. Estis ano de Círculo Esotérico da Comunhão do Pensamento (Esotera Rondo de l' Komunio de Pensado). Estis „doktoro pri kabalo“ de Societo Rozkruca. Li estis ankaŭ framasono.

Kiam li mortis, li estis la lasta esperantisto de 1887, pro tio, Radio Roma faris omaĝon al li en 1957.

Estis Esperanto-grupo kun lia nomo en Santos. Ekzistas en Brazilo la Eldona Spirita Societo Francisko Valdomiro Lorenz kaj eldonejo „Dr. Francisco Valdomiro Lorenz“ (neesperantista). En Porto Allegro ekzistas framasonisma loĝio kun lia nomo. Estas strato kun lia nomo en urbo Americana.

Sendube la eksterordinara personeco de F.V.Lorenc ne rajtas esti forgesita. Per la rememorigo ni tiel omaĝas lian vivon kaj liajn meritojn ne nur sur la kampo poresperanta …

Verkoj de F.V. Lorenz, aperintaj en la portugala lingvo

Listo de verkoj de F.V.Lorenz

fonto: Esperanta Vikipedio, surbaze de la artikolo de Jarmila Rýznarová:eo.wi­kipedia.org/wi­ki/Jarmila_R%C3%BDzn­arov%C3%A1 el Pardubice pretigis Pavla Dvořáková//


  • publikita 28. 6. 2012
  • 1946 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi