Biblioteko
Biblioteko

La 5-a ekspozicio - Spiritaj tradicioj de la mondo kaj Esperanto

SPIRITAJ TRADICIOJ DE LA MONDO KAJ ESPERANTO – jen la nomo de nia nova tutjara ekspozicio, inaŭgurita kadre de la Muzea nokto la 4-an de junio 2011.


Intenco de la nova ekspozicio estas prezenti al la publiko Esperanto-movadon kiel komunumom plurisman, idee malferman kaj aktive tolereman, elirantan el la filozofia koncepto de homaranismo de d-ro Zamenhof. La ĉefa devizo de la ekspozicio estas la eldiro „LA VERO ESTAS LIBRO, KIUN NENIU EL NI ANKORAŬ FINLEGIS“. Ĝi ne estas esprimo de troa relativigo de valoroj, sed konscio pri nia natura homa limigiteco dum kontemplado pri esenco kaj senco de nia vivo, preteco daŭre serĉi, aŭskulti, lerni unu de la alia, havi reciprokan estimon kaj respekton al alikredantoj kaj koncentriĝi ĉefe pri tiuj pensoj kaj valoroj, precipe tiuj de agema amo kaj reciproka afableco, kiuj unuopajn instruojn unuigas.

La paneloj konatigas la vizitantojn kun tiuj religiaj, aŭ ĝenerale spiritaj kaj filozofiaj instruoj kaj movadoj, kiuj havas en Esperanto-movado sian reprezentiĝon – t.e. havas siajn organizojn, eldonas esperantlingve librojn, gazetojn, organizas aranĝojn ktp. Krom diversaj branĉoj de kristanismo (inkl. kvakerismon) estas ĉi-tie reprezentitaj unitarismo kaj unitara universalismo, bahaa kredo, spiritismo, budhismo kaj vonbulismo, Oomoto kaj Kosmologio de Martinus.

Temas precipe pri malfermaj kaj ankaŭ por t.n. nekredanoj ofte idee inspiraj instruoj – krome pri kelkaj el ili en multaj naciaj lingvoj ne estas sufiĉe da informoj . En librovitrinoj estas prezentataj ekzemploj de riĉa eldona agado de Esperanto-organizoj pri la spiritaj temoj. En la aktualigita daŭra ekspozicio pri Esperanto ĝenerale estis kreita ankaŭ nova panelo „Filantropio kaj Esperanto“, kie vi povas ekscii pri rotaria movado kaj Legio de bona volo.

Ekspozicio krome ofertas artikolojn kaj informpublikaĵojn en la ĉeĥa kaj Esperanto pri unuopaj instruoj por surloka studado, mallongajn videofilmojn en tuŝekrano kaj ankaŭ ion por infanoj – mandalojn kaj aliajn spirittemajn bildetojn por kolorigado kaj ankaŭ specialajn por tiu ĉi celo kreitajn puzlojn kun kristanaj, hinduismaj kaj aliaj temoj. Kaj fine de la trarigardo vi povas krome elpreni kaj kiel memoraĵon forporti korvarmigan t.n. „mesaĝon de anĝeloj“ …

FOTOGALERIO el la inaŭguro kaj de la ekspozicio estas rigardebla ĈI-TIE.

Por membroj de la socia retejo Ipernity (post la senpaga registriĝo) estas destinita ankaŭ aparta albumo Spiritaj tradicioj, kie estas koncentrataj plejparte artikoloj aŭ tutaj libroj por tiuj, kiuj volas studi la unuopajn spiritajn instruojn iom pli profunde.

Ni elkore invitas vin al la vizito de la ekspozicio, kiu daŭros ĝis la 25-a de majo 2012.

Ĉeĥa Esperanto-Asocio ne havas financojn por pagata deĵoranto, tial ĝenerale necesas anonciĝi en la kaso de la Urba muzeo en konstruaĵo vid-al-vide trans la ŝoseo (marde ĝis vendrede 9–17h kaj semajnfine 13–17h ), aŭ se vi kiel eksterlandanoj deziras esperantlingvan akompanon, prefere antaŭe skribi al muzeagrupo@esperanto.cz aŭ telefoni al +420 606 605 374.

La muzeo mem troviĝas en teretaĝo de nepretervidebla brika Domo de Ottendorfer angule de la historia ĉefplaco. Eblas antaŭmendi romantikan kaj ne tro kostan tranoktadon en la turo de la muzeo aŭ laŭdezire pli komfortan loĝadon en hotelo aŭ pensiono.

La urbo Svitavy troviĝas en ĉarma pejzaĝo de Bohemia-moravia limlando en la centro de Ĉeĥio kaj trafike ĝi estas bone atingebla de ĉiuj ĉefaj direktoj. Krom esperanta ekspozicio la urbo mem kaj ĝia ĉirkaŭaĵo ofertas ankaŭ aliajn turismajn allogaĵojn kaj certe meritas vian viziton. Pliajn informojn vi povas legi en www.svitavy.cz, la oficiala urba retejo funkcianta ankaŭ esperante.

Pavla Dvořáková


  • publikita 12. 7. 2011
  • 2415 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi