Biblioteko
Biblioteko

La Esperanto-Muzeo post la rekonstruo denove malfermitas

Ekde la 28-a de decembro en teretaĝo de la Domo de Ottendorfer, kiu estas sidejo de la Esperanto-Muzeo, okazis konstruadaptoj. Ekde fino de februaro 2018 la spaco en nova beleco denove malfermitas por la publiko. Ni invitas vin ĉi-tiel al la vizito!

La ĉefa motivo kaj celo de la rekonstruo estis forigo de la kialo de humideco, kaŭzanta forfaladon de la masonaĵo kaj trafluetadon de akvo el la supra salono. Al la sukcesa laboro volontule grave kontribuis Klubo de Amikoj de Esperanto en Svitavy kun helpo de la membroj de la Klubo Amikeco el Česká Třebová. Tute nove estis en la muzea spaco aranĝita memstara kuirejeto por pretigo de varmaj trinkaĵoj. Aparte postulhava estis lavado kaj kompletigo de 65 ampoloj por historiaj lustroj (kun entute 100 vitraj eroj).


Krom klubaj kunvenoj kaj lingvokursoj en la muzeo regule okazadas i.a. ankaŭ ĉeĥlingvaj vojaĝvesperoj, organizataj de la loka filio de la societo Asociace Brontosaurus, kies prezidanto Jan Richtr fariĝis antaŭnelonge ankaŭ membro de la Esperanto-klubo. 21.2. realiĝis prelego pri Irano, por 23.3. planatas Israelo kaj por 12.4. Antarktido.


La muzeo nuntempe ofertas al vi reprilaboritan kaj aktualigitan ĝeneralan ekspozicion kaj la teman ekspozicion La Homo kontraŭ Babelo. Elektan FOTOGALERION vi povas spekti ĈI-TIE. Interesajn informojn povas trovi kaj vizitantoj el ĝenerala publiko, kaj spertaj esperantistoj – tiuj precipe rilate al interesaĵoj el la historio, libroj kaj kolektkuriozaĵoj. En la interaga panelo vi povos elekti mallongajn videojn aŭ aŭskulti muzikon en Esperanto. Seriozaj interesiĝantoj povas surloke pruntepreni kaj studi Esperanto-librojn, gazetojn aŭ arkivaĵojn el la ĈEA-Biblioteko. Tamen ĉar pro manko da spaco parto de la biblioteko troviĝas en la deponejo situanta ekster la domo, oni devas ĉiam anticipe interkonsenti kun la bibliotekistino (biblioteko@esperanto.cz). La katalogon eblas elŝuti en la supre indikita biblioteka paĝo. Kolekto de virtualaj kolektoj en la nove aĉetita studkomputilo preparatas.

Eksterlandaj gastoj estas ĉe ni elkore bonvenaj dum la tuta jaro! Ni ne nur volonte gvidos vin tra la muzeo kaj babilos kun vi, sed povas laŭbezone ankaŭ mendi tranoktadon (ĉu favorprezan rekte en la muzea turo aŭ en apartamentoj de la nova pensiono tuj apud la muzeo – vidu ĉi-tie, ĉu pli luksan en la hotelo) kaj aliajn servojn. Detalajn aktualajn informojn ni volonte sciigos al vi. La enirbileto kostas simbolan duonon da Eŭro. Ĉar funkciado de la muzeo okazas komplete volontule kaj kun konsiderinde malalta budĝeto, diversaj formoj de event. mona subteno aŭ donacoj por la muzeaj kolektoj estas kun danko akceptataj, sed sendube ne atendataj☺! Por interesiĝantoj pri sponsorado eblas uzi ĈEA-konton svaz-v ĉe UEA. Aparte deziratas trovo de pluaj partneroj por interŝanĝoj de libroj kaj gazetoj.

Agrable ripozi kaj babili ankaŭ tuj en la najbara salono en la teejo nomata „Bela momento“. Kaj la urbo Svitavy mem, bone trafike atingebla el ĉiuj direktoj, kaj la ĉirkaŭa regiono nomata Bohemia-Moravia Landlimo riĉas je turismaj kaj kulturaj vidindaĵoj. Pri la historio kaj urbaj memorindaĵoj vi povas spekti ĉi-tiun profesian esperantlingve dublitan kaj subtekstigitan videon. Ni volonte helpos vin organizi vian restadon dum via vojaĝo al aŭ tra Ĉeĥio. Bv. ĝustatempe anonci vian planatan viziton ĉe la adreso

muzeo @ esperanto.cz


En viaj kalendaroj ne forgesu noti la daton 14.-16.9.2018, kiam okazos Solenaĵo omaĝe al dekjariĝo de la muzeo.

La programo preparatas kaj estos ĝustatempe sciigita en tiu ĉi retejo!

NI ELKORE ANTAŬĜOJAS VIAN VIZITON!

Antaŭdankon por eventuala diskonigo de la ligilo al tiu ĉi artikolo al ceteraj esperantistoj inter viaj gekonatuloj kaj geamikoj!

Pavla Dvořáková


  • publikita 8. 3. 2018
  • 823 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi