Biblioteko
Biblioteko

Muzea nokto 2011

En Muzea nokto en Svitavy, kiu okazis la 4-an de junio 2011, partoprenis ankaŭ Esperanto-Muzeo kaj por siaj vizitantoj ĝi preparis buntan netradician programon.

Inaŭguron, komenciĝintan je la 16-horo, kaj la vesperan programon, pretigis nome de Ĉeĥa Esperanto-Asocio la ĉefaŭtorino Pavla Dvořáková el Písek kaj kunaŭtoro Petro Chrdle el Dobřichovice, ambaŭ membroj de la ĈEA-estraro.

Post enkondukaj vortoj la partoprenantoj povis aŭskulti paralele en la ĉeĥa kaj en Esperanto legadon el la ĉapitro „Pri kredo“ el la libro „La Profeto“, apartenanta al la plej tradukataj libroj de la mondo, de la libanona verkisto kaj Nobel-premiito pri literaturo Ĥalil Ĝibran. Videoregistraĵon el la deklamado vi povas vidi „ĈI-TIE“, menciitan tekston eblas elŝuti ĉi-paĝe kiel almetaĵon.

Plue la ĉeestantoj povis pere de filmspecimenoj konatiĝi kun procezo kaj senco de ** kreado de sablaj mandaloj** kaj samtempe elprovi nuntempan terapian utiligon de mandaloj kadre de la dekminuta rilaksiga prezento.

Kultura programo estis finita per specimena kantado de mantroj (en sanskrito – vidu ĈI-TIE – kaj en Esperanto – vidu ĈI-TIE kiel invitilon al la lasta vespera programero, havanta tiun ĉi temon.

En la vespera tempo okazis rimarkinda prelego de d-ro Petro Chrdle Spiriteco de Fora Oriento laŭ vidpunkto de vojaĝanto kaj okazis projekciado de interesaj mallongaj filmoj pri temoj de la ekspozicio.

Dum la fina komuna kantado, akompanata ne nur de gitaro, sed ankaŭ de tamburoj kaj tintbruiloj, alternis sanktaj kantoj de pluraj spiritaj tradicioj en diversaj lingvoj (ekde la ĉeĥa kaj hispana tra sanskrito kaj la hebrea ĝis la araba).

Nepreterpasebla punkto de la inaŭgura programo estis sendube ankaŭ bongustega refreŝiĝo, kiun por gastoj ofereme preparis membrinoj de la Klubo de geamikoj de Esperanto en Svitavy.

Fotogalerion el la inaŭguro kaj el la vespera programo vi povas vidi ĈI-TIE.

padv


  • publikita 14. 7. 2011
  • 1720 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi