Biblioteko
Biblioteko

Ni invitas vin al OSIEK-Konferenco en Svitavy!

Prestiĝa internacia kultura Esperanto-organizaĵo nomata OSIEK gastos dum sia ĉiujara konferenco ĝuste en Svitavy kaj en nia muzeo. Se vi ne ankoraŭ vizitis nin, jen proponiĝas bona okazo por tio, ĉu ne?

OSIEK (Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj – vidu la retejon http://osiek.org/) celas unuavice organizadon de kulture kiel eble plej altnivelaj, liberaj kaj sencenzuraj konferencoj, ekde 1988 ĉiujare okazantaj en alia lando kaj kun alia ĉeftemo.

Krome ĝi eldonas kulturan revuon „La Gazeto“ kaj ĉiujare sian literaturan premion (en kategorioj de originala verko kaj traduko Esperanten).


Estas aparta ĝojo kaj honoro por ni, ke en nia urbo Svitavy

inter la 14-a kaj 20-a de julio 2012 okazos

ĉi-jara OSIEK-KONFERENCO kun ĉeftemo

„SCIENCFIKCIO KAJ ROBOTOJ“

La ĉeforganizanto estas al multaj el vi supozeble konata esperantisto d-ro Petr Chrdle, posedanto de libroeldonejo kaj kleriga agentejo KAVA-PECH, kunlabore kune kun Esperanto-Klubo en Svitavy. La prelega kaj kultura programo okazos en belega historiisma salonego en la Domo de Ottendorfer, kies teretaĝo estas ankaŭ sidejo de nia Esperanto-Muzeo.

Krom literaturaj/kul­turaj prelegoj kaj prezentoj kaj kulturaj programoj atendas vin ankaŭ interesa ekskursa programo (ne nur trarigardo de la urbo mem, sed ankaŭ buskeskursoj al Litomyšl, kies kastelo estas parto de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO, kaj al Moravská Třebová, por ekoturistoj estas preparita piedekskurso al fontoj de la rivero Svitava. I.a. estas pretigata prezento de la teatraĵo R.U.R. de Karel Čapek.

Loĝkondiĉoj: Estas proponataj du loĝeblecoj, unu en tristela hotelo kaj unu en mezlerneja studenthejmo (2–3 litaj ĉambroj kun duŝejo/necesejo komuna ĉiam por du ĉambroj).

Gravas substreki, ke la aranĝo taŭgas ne nur por lingvospertuloj! Paralele kun prelegoj okazos ĉiun antaŭtagmezon intensa paroliga Esperanto-kurso por komencintoj kaj duonprogresintoj, gvidata de sperta instruisto Stano Marček el Slovakio, redaktoro de Revuo Esperanto kaj aŭtoro de la lernobliro „Esperanto per rekta metodo“, kiu jam aperis en ĉ. 20 lingvoversioj.

DETALAJ INFORMOJ koncerne programon, loĝadon, kotizojn kaj aliĝeblecojn troviĝas en la retadreso

http://www.kava-pech.cz/…peranto.html

Kaze de intereso ne maltrafu laŭeble la aliĝperiodon ĝis la 30-a de aprilo!


Ni elkore invitas vin ne por ĝui ne nur bonkvalitan programon kaj amikajn internacian etoson, sed ankaŭ belaĵojn de la la urbo Svitavy kaj de Bohemia-moravia limregiono, kaj nelastvice persone viziti nian Esperanto-Muzeon, por kio vi havos ene de 6 tagoj certe plurfojan okazon!

Kiel atingi Svitavy? – La urbo estas facile kaj rapide atingebla kaj buse/aŭte kaj trajne al ĉiuj direktoj. Detalajn informojn vi trovos en la supre menciita retadreso.

Ni antaŭĝojas vian eventualan intereson pri la aranĝo kaj vian alvenon!

Por ekhavi pli da imago pri la okazloko ĉi-okaze ni invitas vin al (re)vizito de niaj fotoalbumoj

Svitavy invitas vin

Bohemia-moravia limregiono

Aranĝoj kaj gastoj en la muzeo

  • padv-

  • publikita 14. 3. 2012
  • 1653 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi