Biblioteko
Biblioteko

Veisiejai - la naskiĝloko de la Unua Libro

Ĉiu esperantisto scias, ke la Unua Libro, eldonita de d-ro Zamenhof sub la pseŭdonimo Doktoro Esperanto, estis eldonita la 26-an de julio 1887 en Varsovio. Tamen ne ĉiu scias, ke ĝi estis finkreita du jarojn antaŭe en malmulte konata komunumo en suda Litovio. Kiel ĝi aspektas nun? Kaj kio memorigas tie pri la iniciatinto de nia komuna lingvo? Venu tien kun ni por eta virtuala ekskurso por iom ekkoni unu el la kernaj lokoj de la Esperanto-historio!

La viziton de Veisiejai ni realigis la 14-an de julio 2019, revenante el la 55-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Panevežys, survoje al Bjalistoko.

La municipo kun ĉ. 1600 loĝantoj, skribe unuafoje menciita en 1501, tamen supozeble ekzistinta jam pli frue, situas en la etnografia regiono Dzukija, distrikto Alytus, proksime al la plej fama litovia banloko Druskininkai, ĉ. 10 km for de la pola kaj 20km de la bjelorusia landlimoj.

Ĝi estas pitoreske lokita kiel duoninsulo sur la lago Ančia. Ĉirkaŭ ĝi situas pluraj aliaj – laŭ unu el ili, Veisiejis, la komunumo prenis sian nomon.

Kian rilaton ĝi precize havas al doktoro Zamenhof? Ludoviko, ĵus diplomiĝinta pri medicino en la varsovia universitato, estis petita de sia fratino Fania, vivinta en Veisiejai, por urĝe veni kaj helpi al ŝia malsaniĝinta edzo, apotekisto Aleksandro Pilkover. Ĉar en tiu urbeto tiam estis neniu kuracisto, L. Zamenhof decidis tie eki sian praktikon. Li vivis tie ekde februaro ĝis majo 1885.

Jen la fotaĵo de la origina domo, kiu bedaŭrinde ne konserviĝis kaj sur ĝia loko rande de la lago troviĝas nun nura memorŝtono, starigita en 1989.

Laŭ pluraj biografiaj dokumentoj ĝuste tie la komencanta idealisma kuracisto dum vesperoj finprilaboris sian lingvon kaj finpretigis ĝian unuan lernolibron, por kiu li dum du jaroj serĉis vane eldoniston.

Alveturinte al la urbeto per buso aŭ aŭtomobilo oni venas al la centra placo kun baroka-klasikisma preĝejo de Sankta Georgo (i.a. kun statuo de la ĉeĥa sanktulo Johano Nepomuka) kaj parko ĉirkaŭita el unu flanko de tradiciaj lignaj domoj. De tie gvidas vin ŝildo 250 metrojn maldekstren al la bela pli ol 17hektara dendrologie valora pejzaĝparko, fondita en la 18-a jarcento kaj antaŭnelonge bele renovigita kaj loganta al promenadoj.

En ĝi, tuj apud la futbala sportejo kun stila tegmentita tribuno, troviĝas la monumento omaĝe al d-ro Zamenhof, inaŭgurita en 1998, okaze de la 34-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj.

En la parko troviĝas moderna ludejo por infanoj kaj ankaŭ malgranda plaĝo por banado. Fiŝkaptistoj surlage ne mankas.

Reveninte al la ĉefa placo oni povas admiri vicon da lignaj statuoj, tipaj por la litova popolarto.

Malgrandan lokan muzeon eblas trovi sur la ĉefa strato ( Vytauto gatvé 47) en la sama konstruaĵo, kie situas la Informcentro. Tie atendis nin malbona surprizo, ĉar ĝuste dimanĉe la konstruaĵo bedaŭrinde estadas fermita. Jen averto por eventualaj vizitemuloj! Tial ni povis rigardi nur tra la fenestro kaj foti parton de la malgranda ekspozicio en unu saloneto dediĉita al d-ro Zamenhof.

La komunumo mem estas certe vizitinda ankaŭ pro multo da konserviĝintaj tradiciaj lignaj domoj kaj kortaj mastrumkonstruaĵoj, el kiuj pluraj certe staris jam en la 1880-aj jaroj, kiam la juna kuracisto Ludoviko restadis tie. Kun duonfermitaj okuloj vi povas ekhavi iom da ideo, kiel lia tiama vivloko aspektis. Eblas viziti ankaŭ judan tombejon kaj mirakle konserviĝintan lignan sinagogon.

La ekskurson ni certe rekomendas realigi dum via vizito al Litovio. Kvankam ĝi situas en ŝajne iom forgesita parto de la mondo kie kvazaŭ la tempo ekhaltus, ĝi ne nur ripozige trankvilas, sed ankaŭ vivemas kaj evidente en la lastaj jaroj venis al ĝi mono kaj bonaj ideoj por ĝia modernigo kaj plibeligo. Al unuavide relative proksima zamenhofa naskiĝurbo Bjalistoko tamen kalkulu pri ĉ. du kaj duonhoro da aŭtoveturado.


LIGILOJ

Retejo de la Municipa Muzeo kaj Informcentro en Veisiejai

Bela triminuta VIDEO pri la urbeto

Petras Ĉeliauskas – Zamenhof en Veisiejai – artikolo en la retejo de Litova Esperanto-Asocio

A. Welker – Zamenhof kaj Litovujo – teksta kaj sona artikolo en la Esperanta Retradio

Pavla Dvořáková


  • publikita 24. 7. 2019
  • 218 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi