Biblioteko
Biblioteko

Ĉiu esperantisto scias, ke la Unua Libro, eldonita de d-ro Zamenhof sub la pseŭdonimo Doktoro Esperanto, estis eldonita la 26-an de julio 1887 en Varsovio. Tamen ne ĉiu scias, ke ĝi estis finkreita du jarojn antaŭe en malmulte konata komunumo en suda Litovio. Kiel ĝi aspektas nun? Kaj kio memorigas tie pri la iniciatinto de nia komuna lingvo? Venu tien kun ni por eta virtuala ekskurso por iom ekkoni unu el la kernaj lokoj de la Esperanto-historio!

legu pli... | 24. 07. 2019

Ĉi-sube ni prezentas al vi liston de ligiloj al multmediaj dosieroj rilataj al la enhavo de la solenaĵo, okazinta 14.-16.9.2018. Temas pri artikoloj, fotogalerioj kaj videomallongigoj de la programo.

legu pli... | 12. 11. 2018

La nova ekspozicio en Esperanto-Muzeo en Svitavy, inaŭgurita la 14-an de septembro 2018 kadre de la semajnfina solenaĵo omaĝe al 10jariĝo de la muzeo, ĉi-foje kunligas en si du diversajn temojn.

legu pli... | 20. 10. 2018

La 20-an de septembro 2008 en la Ottendorfer-Domo en Svitavy estis inaŭgurita Esperanto-Muzeo. Omaĝe al tiu ĉi deka jubileo dum la semajnfino 14.-16.9.2018 okazis aparta solenaĵo sub aŭspicio de la urbestro kaj subtenanto de Esperanto David Šimek.

legu pli... | 19. 10. 2018

Ekde la 28-a de decembro 2017 supozeble ĝis marto 2018 nia muzeo estos portempe fermita pro internaj rekonstrulaboroj en la Ottendorfer-Domo. Pri la detaloj koncerne remalfermon ni ĝustatempe informos vin. Intertempe ni invitas vin viziti ekz. niajn virtualajn kolektojn ĉe la Muzea paĝo ĉe Ipernity, en kiu atendas vin 55 multmediaj albumoj, unu ankaŭ pri kristnaska kaj vintra temaro.

legu pli... | 20. 12. 2017

Esperanto-Muzeo en Svitavy elkore invitas vin por la evento okazonta inter la 9-a kaj la 11-a de junio 2017. Kio ĉio por vi preparatas?

legu pli... | 7. 03. 2017

Per teksto, fotaĵoj kaj videoj ni volus resumi por vi interesaĵojn el niaj lastmonataj aktivecoj.

legu pli... | 3. 12. 2016

Oficialan Antaŭkonresan Ekskurson por partoprenantoj de la 101-a Universala Kongreso en Nitro gastigos en la tagoj 19.-23.7.2016 ĝuste la urbo Svitavy.

Ni elkore invitas vin kaj alportas precizigajn informojn.

legu pli... | 21. 04. 2016

Profesia 10minuta filmo pri la urbo Svitavy, en 2015 Esperantlingve dublita, aperis en la retejo CRI (Ĉina Radio Internacia) kompletigita ankaŭ per aparte aldonitaj samtempaj Esperantaj subtekstoj, tiel ke por spektantoj eblas pli facile sekvi kaj kompreni la komentarion. La urbo gastigos unusolan oficialan Antaŭkongresan Ekskurson antaŭ la 101-a UKo en Nitra kaj la menciita filmo trafe prezentas por interesiĝantoj ĝiajn allogaĵojn. Ni invitas vin elkore al ĝia sekvado!

legu pli... | 21. 03. 2016

Ĉeĥa Esperanto-Asocio okupiĝas sisteme ankaŭ pri internacia diskonigo de la urbo, en kiu ĝi kaj Esperanto-Muzeo havas sian sidejon. Ke Svitavy indas je vizito ne nur pro Esperanto, vi espereble konvinkiĝos pere de jena profesie farita dekminuta filmo Svitavy – malferma kaj movoplena urbo, kiu estis somere 2015 dublita esperantlingve.

legu pli... | 9. 10. 2015