Biblioteko
Biblioteko

ESPERANTO-MUZEO EN SVITAVY

Kontaktoj:

  • adreso: Esperanto-Muzeo, Domo de Ottendorfer, náměstí Míru 81/1, CZ-568 02 Svitavy ( SITUO SURMAPE

La ĉefenirejo al la domo troviĝas el flanko de la ĉefplaco, ne de la ŝoseo!


Enirpago kaj malfermohoroj:

La enirbiletoj (kontraŭ 10,– CZK – ĉ. 0,5 Eŭro) haveblas TUTJARE

  • marde – vendrede 9–12 kaj 13–16h ( en julio/aŭgusto ankaŭ dum tagmeza paŭzo) en la kaso de la Urba Muzeo kaj Galerio (konstruaĵo vid-al-vida, kunigita kun la Ottendorfer-Domo per subpasejo)
  • marde – dimanĉe 15–21h en la teejo „Krásná chvíle“ („Bela momento“) situanta en la teretaĝo de la Ottenforfer-Domo rande de la ĉefa placo, ĝuste antaŭ enirpordo al nia muzeo.
  • lunde fermite!

Se vi deziras esperantlingvan akompanon kaj kontaktiĝi kun la lokaj esperantistoj, bv. ĝustatempe antaŭe skribi al svitavy(heliko)es­peranto.cz aŭ telefoni al +420 604 377 616.

Dume ni bonvenigas vin almenaŭ virtuale en nia Fotogalerio kaj en nia multmediaj albumoj en Ipernitio.


Ĉe la supra adreso eblas ankaŭ mendi romantikan tranokteblecon rekte en la supra parto kaj turo de la muzeo (entuta kapacito 8 litoj: 1 unulita, 1 dulita ĉambro kaj duĉambra 2– kaj 3-lita apartamento, ĉiuj kun komuna duŝejo kaj necesejo;akvo­boligilo, mikroonda forno, fridujo kaj vazaro disponeblas).

Aldonendas, ke la domo (do ankaŭ la ĉambroj) estas posedaĵo de la urbo, do la mono estas enkasigata de ĝi (ne de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj Esperanto-Muzeo).

Atentigo!! De la 1-a ĝis la 2-a etaĝo gvidas relative kruta ŝtuparo, do ĝi ne taŭgas por personoj kun movproblemoj.

Pluan eblecon de tranokto ni ofertas en nove rekonstruita apartamenta pensiono „Bárta“ kun komplete ekipitaj kuirejoj – en historia domo sur la ĉefplaco, en senpera najbareco de Esperanto-Muzeo. Fotogalerio videblas en la retejo de la pensiono. Speciala prezo kaze de mendo pere de nia muzeo: 350,– CZK/persono/nokto. Proksimuma kurzo: 1 Eŭro = 27 CZK (ĉeĥaj kronoj).


La urbo Svitavy facile atingeblas el ĉiuj direktoj per diversaj trafikiloj. I.a. ĝi situas sur la ĉefa rekta trajnlinio inter Prago kaj Brno (2 horojn for de Prago kaj 1 horon for de Brno

Ne nur la urbo mem, sed ankaŭ ĝia ĉirkaŭaĵo ofertas multajn allogaĵojn por via restado.

Kadre de via intereso ni volonte helpos vin organizi ĝin.