Biblioteko
Biblioteko

Solenaĵo omaĝe al dekjariĝo de la Esperanto-Muzeo en Svitavy

La 20-an de septembro 2008 en la Ottendorfer-Domo en Svitavy estis inaŭgurita Esperanto-Muzeo. Omaĝe al tiu ĉi deka jubileo dum la semajnfino 14.-16.9.2018 okazis aparta solenaĵo sub aŭspicio de la urbestro kaj subtenanto de Esperanto David Šimek.

La programo konsisitis el jenaj ĉefaj partoj: vendreda inaŭguro de la nova tema ekspozicio 10 jaroj de la muzeo kaj 100 jaroj de la respubliko (pli detala priskribo kun fotospecimenoj sekvos en iu el la sekvontaj aktualaĵoj) kun akompana programo, sabata oficiala matineo en la historia salonego de la Ottendorfer-Domo, ekskurso al la muzeo kaj renesanca kastelo en Moravská Třebová, koncerto de la muzikgrupo SENPROBLEME kaj Ĉeĥoslovaka amuzvespero. Dum la dimanĉa antaŭtagmezo okazis Internacia Muzea Seminario, organizita de Pavla Dvořáková, kun prelegantoj el Ĉeĥio, Slovakio kaj Hungario (Vlastimil Kočvara, Ján Vajs, Mária Pilková, Miroslav Malovec, Vladimír Türk, László Szilvási kaj Peter Baláž). Detala informo pri la seminario kun la kontribuaĵoj aperos en tiu ĉi retejo ĝis fino de novembro 2018.

La 25-an de septembro la regiona televido CMS Svitavy publikigis videoriporton, en kiu aŭdeblas kaj la ĉeĥa lingvo, kaj Esperanto.

POR SPEKTI LA VIDEORIPORTON KLAKU ĈI-TIE: La Esperanto-Muzeo solenis 10 jarojn



Unuhoran koncerton de la muzikensemblo SENPROBLEME (el Kostelec na Hané en Moravio), kantanta plejparete spiritualojn (en la ĉeĥa kajen Esperanto) vi povas vidi en la sekva video, kreita de Vladimír Türk:

***

POR SPEKTI LA KONCERTON, KLAKU ĈI-TIE: SENPROBLEME koncertas en la Ottendorfer-Domo

Pli detalaj videomallongigoj el la vendreda kaj sabata programoj estas por vi finpretigataj.



Fotogalerioj pri la aranĝo

Elekta fotogalerio ĉe Ipernitio (26 fotaĵoj kun priskriboj en Esperanto)

Kronologia fotogalerio (107 fotaĵoj kun ĉeĥaj kaj Esperantaj priskriboj)



Pavla Dvořáková


  • publikita 19. 10. 2018
  • 925 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi