Biblioteko
Biblioteko

Nova tema ekspozicio - "10 jaroj de la muzeo kaj 100 jaroj de la respubliko"

La nova ekspozicio en Esperanto-Muzeo en Svitavy, inaŭgurita la 14-an de septembro 2018 kadre de la semajnfina solenaĵo omaĝe al 10jariĝo de la muzeo, ĉi-foje kunligas en si du diversajn temojn.

La unua parto nomita „10 jaroj de la muzeo“ estas konciza retrorigardo al variaj aktivecoj en la muzeo, solene malfermita la 20-an de septembro 2008 – precipe al aranĝoj (ekz. Vikimanio 2011, OSIEK-Konferenco 2012 , KELI-Kongreso 2013, Antaŭkongresa Ekskurso de UEA 2016 k.a.), kiuj en ĝi okazis kaj al interesaj gastoj ne nur el la tuta Eŭropo, sed ekz. ankaŭ el Kanado, Ĉinio aŭ Japanio. Ĝi estas kompletigita per specimenoj el kolektoj de filatelo, Esperantaj bildkartoj kaj insignoj de la donacintoj, sed ankaŭ per resumo de la rezultoj pri diskonigado de la urbo Svitavy kaj la Regiono Pardubice en eksterlando pere de Esperanto.

Estas prezentitaj ekz. traduko de la urba retejo, eldonitaj prospektoj, dublitaj mallongaj filmoj (i.a. Svitavy – malferma kaj moviĝanta urbo kaj aliaj), la unua radioelsendo pri la muzeo, eksteraŭropaj korespondaĵoj aŭ informo pri pli ol 600 artikoloj pri la Regiono Pardubice en la Esperanta Vikipedio. Elektitaj interesaĵoj el kelkaj antaŭaj ekspozicioj, kiuj nun en la spacon ne eniĝis, estos pervorte kaj perfote iom post iom alirebligataj en fotogalerioj en tiu ĉi retejo. La samo validas ankaŭ pri la elektitaj fotaĵoj el la nuna ekspozicio.

*** Komenco de la nova ĝenerala panelo pri la muzeo

La dua parto „100 jaroj de la respubliko“ estas eta kontribuaĵo al la tutŝtataj solenaĵoj de la estiĝo de Ĉeĥoslovakio kaj estas dediĉita al la enlanda historio de Esperanto-movado en 1918–1968. Sur la ekspoziciaj paneloj la vizitantoj povas koncize konatiĝi kun pluraj interesaĵoj el tiu ĉi periodo – ekz. radioelsendoj (ne nur kun Verda Stacio, elsendinta ankaŭ operojn aŭ operetojn), agado de blinduloj, intermilita skoltismo, kun viktimoj de la 2-a mondmilito inter ĉeĥaj esperantistoj, persekutado de pluraj esperantistoj dum la komunisma reĝimo en la 1950-aj jaroj, kun nefacilaj kondiĉoj de la agado en la periodo post malfondo de la tutŝtataj asocioj en 1952–1968 kaj kun manieroj de kontaktoj kun la mondo spite al la Fera kurteno. Tio estas sociologia fenomeno ĝis nun ne sufiĉe konata kaj agnoskata ekster Esperantujo.

Atento estas dediĉata ankaŭ al agado en Slovakio, kiu malgraŭ jam faritaj esploroj ne estas ĝis nun sufiĉe detale dokumentita. Menciitaj estas i.a. aktivaj esperantistoj el inter profesiaj artistoj – la fondinto de la moderna slovaka pentroarto, nacia artisto Martin Benka kaj muzikkomponisto, korusestro kaj folkloristo Ján Valašťan Dolinský, sed ankaŭ prospektoj pri Slovakio, eldonitaj libroj aŭ fotaĵoj pri okazintaj gravaj aranĝoj.

La temon proksimigas ankaŭ la libroekspozicio prezentanta specimenojn el la tiutempa eldona agado. Eblas en ĝi spekti i.a. la unuan eldonon de la Brava soldato Ŝvejk de J. Hašek , la unuan eldonon de la dramo R.U.R. de Ĉapek, aŭ tradukon de la biografio pri la unua ĉeĥoslovaka prezidento T.G. Masaryk, verkita de Jan Herben, kun la dua ekzemplero kun la rara aŭtografo de la filo Jan Masaryk, iama ministro pri eksterlandaj aferoj de Ĉeĥoslovakio. Duoblaĵojn de la elektitaj ekspoziciigitaj libroj eblas laŭ la antaŭa interkonsento kun la bibliotekistino trarigardi kaj trastudi dum la vizito kadre de la surloka prunto.


Tablovitrinoj koncentriĝas pri eldonitaj turismaj prospektoj pri Ĉeĥoslovakio, bildkartoj kaj specimenoj de interesaj korespondaĵoj el la periodo 1918–1968. Plua interesaĵo estas fotaĵoj el la en Ĉeĥio tre konata dramo Manon Lescaut de Vítězslav Nezval, kiun en 1968 en Esperanto surscenigis profesiaj aktoroj de la Silezia Teatro en Opava (surfote), al kiuj bedaŭrinde en la sekva periodo de la venanta politika „renormaligo“ oni malpermesis realigi la preparitan turneon al Okcidenta Eŭropo. Por kreo de la ĝusta historia etoso la ekspozicion akompanas ankaŭ tiutempaj fotaĵoj de esperantistoj el Ĉeĥoslovakio (inkluzive la germanlingvajn) el la intermilita periodo. Eblas konatiĝi kun agado de ĉeĥoslovakaj legiistoj – esperantistoj en Siberio (unikaj fotaĵoj el la kroniko de la Praga Esperantista Klubo, nenie ĝis nun publikigitaj), kun pozitiva rilato de la prezidento T. G. Masaryk al la potenciala internacia rolo de Esperanto aŭ ekscii, kiel aspektas la rozo Esperanto, bredita de la „reĝo de la rozoj“ Jan Böhm.
Nelastvice estas tie ekspoziciigita fotaĵo malkovranta, kiel aspektis la nuna muzea spaco en la 1920-aj jaroj, kiam tie estis lokigita t.n. Ruĝa biblioteko (publika germanlingva biblioteko kaj legejo fondita de konstruiginto de la domo kaj la urba mecenato V. O. Ottendorfer), kiun sendube vizitadis ankaŭ tiamaj lokaj esperantistoj – povintaj supozeble eĉ ne revi aŭ imagi, kiel kaj kiom la konstruaĵo estos ligita kun Esperanto en la estonteco.

Specimenoj de la famaj verkoj de la ĉeĥa beletro eldonita en la 1930–1960-aj jaroj en Okcidenta Eŭropo (Hašek, Seifert, Havlíček, Otčenášek)

Pli detale pri la historio de Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio en 1918–1968 kaj pri la ĉeĥo-slovaka kunlaboro traktis Internacia Muzea Seminario, okazinta en la muzeo la 16-an de septembro. Ĝis fino de novembro vi plej supozeble povos trovi en la aktualaĵo en tiu ĉi-retejo pliajn konkretajn informojn pri ĝia enhavo.

Parto de la historia librobreto dediĉita al Ota Ginz kaj lia filo Petr Ginz

Menciitajn du temojn akompanas ankaŭ ekspozicio realigita jam anticipe en aŭgusto 2018 far Klubo de amikoj de Esperanto en Svitavy. Krom prezento de la varia agado en la pasinta jaro ĝi estas ĉi-foje dediĉita resume ankaŭ al la 85-jariĝo de la klubo, ĝi dokumentas i.a. buntajn internaciajn kontaktojn kaj specimenojn de eldonaj aktivecoj precipe en la sfero kolektado dum la lastaj dek jaroj.

La tema parto estas traligita kun la aktualigita ĝenerala ekspozicio, kiu koncize konatigas kun la inĝenia strukturo de la lingvo, kun eblecoj de ĝia studado kaj utiligo de ĝia kono kaj kun la Esperanto-komunumo. Estas menciitaj specifaĵoj kaj avantaĝoj de vojaĝado kun Esperanto kaj ĝia apliko pere de informaj teknologioj. En la librovitrinoj la vizitantoj povas trarigardi almenaŭ kelkajn specimenojn el pli ol 60 000 ĝis nun eldonitaj librotitoloj en Esperanto – ekde lernolibroj, vortaroj, beletraj klasikaĵoj ĝis la Komputeko kun pli ol 7 500 fakaj terminoj.

La muzeo situas en la teretaĝo de la bela Domo de Ottendorfer rande de la historia ĉefa placo. La tuta projekto de la muzeo estas realigata volontule kun minimuma budĝeto, tial en la muzea ejo ne povas esti tuttage iu deĵoranto. Al eksterlandaj esperantistoj estas rekomendate anticipe anonci sin al la adreso svitavy@esperanto.cz. Krom la komentita vizito eblas interkonsenti la renkontiĝon kun lokaj esperantistoj, event. tranokton, akompanon tra la urbo aŭ ekskursojn al la ĉirkaŭaĵo. La urbo Svitavy situas pli mapli en centro de Ĉeĥio, ĉ. 200 km oriente de Prago kaj 70km norde de Brno, kun bonega trafikkonekto el ĉiuj direktoj. La urbo kaj la ĉirkaŭa regiono ofertas por kultur- kaj naturŝatantoj multajn interesaĵojn. La neanoncitaj interesitoj povas aĉeti la bileton (kontraŭ 10,– CZK, do malpli ol duona Eŭro) en la kaso de la Urba Muzeo kaj Galerio, situanta en la kontraŭvida konstruaĵo (marde ĝis vendrede 9–12 kaj 13–16h) aŭ en la teejo Krásná chvíle (Bela momento), troviĝanta en la teretaĝo de la Domo de Ottendorfer, tuj antaŭ la interna enirpordo al la Esperanto-Muzeo (marde ĝis dimanĉe 15–21h).

Ni antaŭĝojas vian intereson kaj elkore invitas vin al la vizito.



Pavla Dvořáková (Písek, Suda Bohemio)

membrino de la muzea kaj ekspozicia grupo de ĈEA, aŭtorino de la temaj kaj ĝeneralaj ekspozicioj kaj redaktorino de la muzeaj retejoj

pavla.dvorakova @ esperanto.cz


Rilata artikolo

Solenaĵo omaĝe al dekjariĝo de la Esperanto-Muzeo en Svitavy

Literaturo pri la historia temo

Stanislav Kamarýt – Historio de Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio detala studo

100 jaroj de Esperanto en Slovakio


  • publikita 20. 10. 2018
  • 850 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi